Skip to content

FiorixF1/edgetx-tts-esperanto

Folders and files

NameName
Last commit message
Last commit date

Latest commit

 

History

5 Commits
 
 
 
 
 
 
 
 

Repository files navigation

EdgeTX en Esperanto

Tiu ĉi deponejo entenas voĉajn registraĵojn por radiotranssendiloj kongruaj kun EdgeTX.

Instalo

La mikroprogramaro de EdgeTX ne konsideras Esperanton inter siaj ekipitaj lingvoj. Tial, se vi volas voĉon en Esperanto sur via radiotranssendilo, estas necese, ke vi kopiu la dosierojn de tiu ĉi deponejo en SOUNDS/en kaj anstataŭigu ĝian entenon.

Programado

Se vi volas aldoni aŭ ĝisdatigi la tradukojn, estas necese modifi la dosieron SOUNDS/en/SYSTEM/eo-EO-taranis.csv kaj poste ruli python3 tts_eo.py. Tio generos la novajn sondosierojn. Tamen antaŭ ol fari tion, instalu sox tajpante sudo apt-get install sox libsox-fmt-mp3.

La voĉoj en Esperanto estas produktitaj danke al Parol, projekto kreita de Martin Rue.

Traduko

Miaj tradukoj baziĝas sur la jenaj rimedoj:

Tamen multaj specifaj vortoj uzataj en dinamika modelismo ofte ne havas rektan tradukon en Esperanto kaj nenie troveblas kolekto pri la leksikono uzata en tiu ĉi fako. Tial mi volus uzi tiun ĉi deponejon ankaŭ kiel vortaron pri dinamika modelismo en Esperanto. Ĝia enteno estas legebla sube. Se vi volas aldoni novajn vortojn aŭ proponi aliajn tradukojn, vi povas krei atentindaĵon (issue) por diskuti tie aŭ sendi tirpeton (pull request).

Angla Esperanto
Drone Droneo, flugroboto
- Unmanned Aerial Vehicle (UAV) Senpilota aviadilo (spavo)
- Racing drone Vetkura droneo
- Freestyle drone Liberstila droneo
- Long range drone Longdistanca droneo
- Quadcopter, quadrotor, quad Kvarkoptero, kvarrotoro, kvaro
Frame Kadro
- Carbon fiber Karbonfibro
- Canopy Tuko
Motor Motoro
- Brushed motor Brosa motoro
- Brushless motor Senbrosa motoro
- Shaft Ŝafto
- Magnet Magneto
- Windings Bobenaĵoj
- Bell Kloŝo
- Bearing Lagro
Flight controller Flugregilo
Electronic Speed Controller (ESC) Elektronika rapidregilo
Battery Eliminator Circuit (BEC) Bateriforiganta cirkvito
Props Helicoj
- X-inch X-cola
- Pitch Paŝo
Battery Baterio
- Lithium-polymer battery Litia-polimera akumulatoro
- Lithium-ion battery Litia-jona akumulatoro
- Lithium-iron-phosphate battery Litia-fera-fosfata akumulatoro
- Nickel-cadmium battery Nikelo-kadmia akumulatoro
- Nickel-metal hydride battery Nikelo-metalohidrida akumulatoro
- Battery charger Bateria ŝargilo
- Voltage Tensio
- Current Kurento
- Power Povumo
- Cell Ĉelo
Camera Kamerao
- Camera tilt Kameraa dekliveco
- Field of view Vidkampo
- Analog Analoga
- Digital Diĝita
- Lens Lenso
Antenna Anteno
Video transmitter Videotranssendilo
Buzzer Zumilo
Transponder Transsendrespondilo
Gyroscope Giroskopo
Accelerometer Akcelometro
Barometer Barometro
Variometer Variometro
Magnetometer Magnetometro
Goggles Vidilo
On-Screen Display (OSD) Surekrana videbligo
Radio transmitter Radiotranssendilo
Receiver Ricevilo
- Diversity receiver Diverseca ricevilo
Radio-controlled (RC) Radioregata
Radio-controller Radioregilo
(Frequency) band (Frekvenc)bendo
Channel Kanalo
Telemetry Telemetrio
Failsafe Panetolera, panetoleremo
Beacon Radiogvidilo
Flyaway Forflugo
Bind Bindi
Bando Forlasejo
Stick Stango
Switch Ŝaltilo
Servo- Relajso-
Trim Kompensilo
Timer Tempomezurilo
Gimbal Kardano
Throttle Gaso
Roll Ruliĝo
Pitch Tango
Yaw Joro
Payload Utila ŝarĝo
Drag resistance Flugrezisto
Thrust Puŝo, tiro
Lift Levo
Ground effect Grundefiko
Flap Postklapo
Spoiler Defleksilo
Crow Birdobremso
Armed, disarmed Armita, malarmita
Flight mode Flugreĝimo
- Acro Akrobata
- Angle Angula
- Horizon Horizonta
- Manual Mana
- Stabilized Stabiligita
- 3D Tridimensia
- Turtle (crash-flip) Testuda (kraŝturniĝo)
- Head-less Senkapa
Air mode Aera reĝimo
Pit mode Remiza reĝimo
Return to home Rehejmiĝo
Launch control Startokontrolo
Resistor Rezistanco
Capacitor Kondensatoro
Inductor Induktilo, bobeno
Diode Diodo
LED Lumdiodo
Ground (electronics) Tero
Firmware Mikroprogramaro
Latitude Latitudo
Longitude Longitudo
Altitude Altitudo
Waypoint Vojpunkto
Attitude Pozo
Pilot Piloto
Flight Flugo
- Take off Ekflugi
- Land Alteriĝi
- Hover Ŝvebi
- Drift Drivi
- Turn Turni
- Spin Spirali
- Axial roll Aksa ruliĝo
- Yaw spin Jora spiralo
- Crash Kraŝi
Rates Rapidoj
- RC Rate Lineara rapido
- Expo Eksponenciala rapido
- Super Rate Supera rapido
- Throttle Expo Gasa eksponencialo
- Throttle Mid Gasa centro
- PID controller PID-a regilo
- Filters Filtriloj
- Black box Nigra skatolo
- Tuning Rafinado
Race elements Konkursaj elementoj
- Gate Pasejo
- Flag Flago
- Slalom Slalomo
- Carousel Karuselo
- Tunnel Tunelo
- Ladder Ŝtupetaro
- Hurdle Obstaklo
- Corkscrew Korktirilo
- Powerloop Povlopo
- Split-S Duona S
- Reversed split-S Kontraŭa duona S
- Dutch 8 Bombono
- Climbing Grimpado
- Dive Plonĝo
- High jump Altosaltado

Releases

No releases published

Packages

No packages published

Languages